Enhavo reen: Tujaĵoj antaŭen: Uzo de diversaj tiparoj kaj abocoj

Redakto de kunetikedaj (formatitaj) tekstoj

Laboro kun etikedoj

OmegaT vidigas informon pri formatoj en subtenataj kunformataj dosieroj (nun HTML, XHTML kaj OpenOffice.org/StarOffice) kiel etikedojn. La etikedoj, kiujn vi vidas en OmegaT, ne samas etikedojn, uzatajn per fontaj programoj; OmegaT konvertas ilin ene kaj konvertas ilin reen dum kompilado.

Pritraktu etikedojn zorge. Se hazarde ŝanĝi ilin, povas difektiĝi formatado de la rezulta dosiero. En plej malbonaj kazoj la dosiero iĝos nemalfermebla: tio estas precipe kazo pri dosieroj de OpenOffice.org.

Kvankam maleblas aldoni formatojn en OmegaT, oni povas certagrade kontroli la ekzistantan formaton.

Manipulado kun etikedoj en dosieroj de OpenOffice.org

Oni ne ŝanĝu etikedojn de OpenOffice.org. Oni ne forigu tiajn etikedojn, ne duplikatu ilin kaj ne ŝanĝu ilian ordon. Oni povas movinuligi etikedojn

Movo de etikedoj

Eblas movi etikedojn en alian parton de la segmento; tamen, oni devas konservi ilian ordon;

Nuligo de etikedoj

Metante etikedojn unu tuj post alia, oni nuligas ilin.

Ekzemple, se ŝanĝi:
Ĉi tiu teksto estas kursiva
al
Ĉi tiu teksto estas kursiva
tiel kursivo estos nuligita.

Manipulado kun etikedoj en HTML-dosieroj

La komenco de formatado estas markata per komenca etikedo en la formo de <i0>xx>, kaj la fino de formatado per respektiva fina etikedo <i1>xx>. Iun ŝanĝon de formatetikedoj oni faru al la ambaŭ etikedoj de la paro.

Eblas forigi, duplikati etikedojn, ŝanĝi ilian ordoningi ilin.

Forigo de etikedoj

Ekzemple, por forigi kursivon el
Ĉi tiu teksto estas kursiva

simple forigu etikedojn kaj .

Duplikato de etikedoj

Ekzemple,
Ĉi tiu teksto estas kursiva, kaj ankaŭ ĉi-tiu estas

aplikas formaton de la vorto «kursiva» al la vorto «ĉi-tiu».

Ŝanĝo de etikedordo

Ekzemple,
Ĉi-tiu teksto estas kursiva, ĉi-tiu teksto estas substrekita
ŝanĝeblas al
Ĉi-tiu teksto estas substrekita, ĉi-tiu teksto estas kursiva

Ingo de etikedoj

Ekzemple,
Ĉi-tiu teksto estas kursiva, ĉi-tiu teksto estas substrekita
ŝanĝeblas al
Ĉi-tiu teksto estas kursiva kaj ĉi-tiu teksto estas ankaŭ substrekita

Oni ne interplektu etikedojn.

Ekzemple,
Ĉi-tiu teksto estas kursiva, ĉi-tiu teksto estas ankaŭ substrekita, ĉi-tiu teksto estas substrekita, sed ne kursiva

estas malpermesita kaj difektos dosieron, se oni provu tion. Se enigi komencan etikedon kaj poste duan komencan etikedon, oni enigu finan etikedon al la dua komenca etikedo antaŭ la fina etikedo de la unu.

Etikedvalidigo

La funkcio de etikedvalidivo (Iloj > Validigu etikedojn) detektas etikedojn, kiuj estis ŝanĝitaj (intence aŭ hazarde) kaj montras la ŝanĝitajn segmentojn.

 

Enhavo reen: Tujaĵoj antaŭen: Uzo de diversaj tiparoj kaj abocoj