Enhavo reen: Redakto de kunetikedaj (formatitaj) tekstoj antaŭen: Laboro kun dosieroj de OpenOffice.org / StarOffice

Uzo de diversaj tiparoj kaj abocoj

Ŝanĝu ekranan tiparon per Agordoj > Tiparo. Elekteblas tipara familio kaj grado. La elektita tiparo estas aplikata nur al la ekrano; la tiparo en formatita dokumento ne ŝanĝiĝas. Oni povas elekti inter tiparoj, instalitaj en la sistemo.

Por ebligi tradukadon inter du lingvoj, uzantaj malsamajn abocojn, elektu tiparon, enhavantan simbolojn de ambaŭ abocoj. Instalu ankoraŭan tiparon laŭbezone.

Se neniu sola tiparo enavas simbolojn de la ambaŭ abocoj, oni povas elekti virtualan Ĝavo-tiparon (ekzemple, «Serif»), kaj difini tian tiparon, ke ĝi uzu plurajn realajn tiparojn. Legu instrukciojn ĉe la paĝaro de OmegaT pri akomodo kaj aliigo de OmegaT ĉi-okaze.

 

Enhavo reen: Redakto de kunetikedaj (formatitaj) tekstoj antaŭen: Laboro kun dosieroj de OpenOffice.org / StarOffice