Enhavo

reen: Striktaj kaj malstriktaj kongruaĵoj

antaŭen: Konservo, provo kaj kompilo

Laŭŝlosilvorta kaj ekzakta serĉo

OmegaT havas potencan aron de serĉofunkcioj.

Voku la serĉofunkcion per Stir+F kaj entajpu serĉotan vorton aŭ propozicion en la kampon «Serĉo».

Alternative, elektu vorton aŭ propozicion en la redaktata kampo (celteksto de la aktiva segmento) kaj preme Stir+F. La vorto aŭ propozicio estos ĉi-okaze aŭtomate enigita en la kampon «Serĉu».

Elektu serĉotipon per radiobutonoj (laŭŝlosilvorta aŭ ekzakta serco) kaj marku butonojn de serĉo en tradukmemoroj aŭ de serĉo en dosieroj.

Ĉiuj serĉotipoj estas usklecoblindaj, t. e. serĉo de «abc» trovos aperoj de abc, ABC, Abc ktp.

Laŭŝlosilvorta serĉo

Elektu «Serĉu laŭ ŝlosilvortoj» kaj enigu iun ajn kvanton da apartaj vortoj en iu ajn ordo, kaj OmegaT vidigos liston de ĉiuj segmentoj, kie ĉiuj vortoj aperas. Laŭŝlosilvorta serĉo similas opcion «kun ĉiuj vortojn» de interretaj serĉiloj, ekz. Guglo (la operatoro AND).

Laŭŝlosilvorta serĉo povas trovi nur plenajn vortojn, ne vortopartojn aŭ malkompletajn vortojn.

Ekzakta serĉo

Ekzakta serĉo trovas propozicion, t.e. se oni enigis plurajn vortojn, ili estos trovitaj, nur se aperas en la sama ordo. Ekzakta serĉo similas la opcion «serĉu propozicion» de interretaj serĉiloj, ekz. Guglo.

Ekzakta serĉo povas trovi serĉataĵojn:

En ekzaktaj serĉoj oni povas uzi ĵokerojn «*» kaj «?».

 

Enhavo

reen: Striktaj kaj malstriktaj kongruaĵoj

antaŭen: Konservo, provo kaj kompilo