Enhavo

reen: Gravaĵoj

antaŭen: Fasado

Komencante laboron — ekzempla projekto

Ĉi-suba proceduro celas nur eksplikon; ne nepras strikte sekvi ĝin praktike.

  1. Lanĉu OmegaT.

  2. Kreu novan projekton, elektinte la menuon Projekto> Kreu novan projekton.

  3. Vidiĝos dosiera dialogujo. En tiu dialogujo elektu taŭgan dosierujon por la projekto.

  4. En la kampo «Dosiernomo» enigu nomon (ekz. ABC) por la projekto kaj konfirmu.

  5. Vidiĝos alia dialogujo kun aro de la projektaj dosierujoj. En ĉi-tiu dialogujo OmegaT proponas krei novan dosierujon kun la nomo, elektita per la uzanto (ekz., ABC), kaj kvin subdosierujoj. Eblas ŝanĝi lokon de tiuj defaŭlataj dosierujoj, sed por la ekzemplo konfirmu la defaŭltaĵojn. (Detalaĵoj pri projektaj dosieroj kaj dosierujoj troviĝas ĉi-tie).

  6. Enigu lingvajn kaj lokalaĵarajn kodojn por viaj fonta kaj traduka lingvo, ekz., DE-CH por la germana (Svisujo), EN-UK por la angla (Britujo). La veraj kodoj ne gravas multe escepte de kazoj, kiam oni intencas interŝanĝi tradukmemorojn kun klientoj aŭ kolegoj — tiaokaze oni zorge sekvu la bezonatan standardon (kutime ISO).

  7. OmegaT nun kreas la ĉefan dosierujon (nomatan ankaŭ «la radika dosierujo de la projekto») kun la nomo, donita de vi antaŭe (ekz. ABC). La radika dosierujo enhavas kvin subdosierujojn: /glossary, /source, /omegat, /target and /tm.

  8. Trovu la tradukendan dosieron. Konservu ĝin kiel tekstodosieron kun la sufikso *.txt kaj metu ĝin en /source.

  9. Malfermu la ĵus kreitan dosieron per Projekto > Malfermu projekton. OmegaT aŭtomate eniras la dosierujon, kiun vi malfermis antaŭe. La radika dosierujo de la projekto vidiĝas kun bildeto de OmegaT, indikanta, ke tio estas projekto.

  10. Malfermu projekton, unue elektinte la projektodosierujon, indikatan per bildeto (duoble alklaku aŭ elektu kaj konfimu per «Malfermu»), poste la dosieron omegat.project. Ne provu malfermi iun alian dosieron, ekzemple vian tekstan fontodosieton — tio fiaskos!

  11. OmegaT malfermas la projekton kaj vidigas tekston el via dosiero en la ĉefa fenestro de OmegaT.

  12. Metu kursoron en la cela kampo de la unua segmento, inter la etikedoj kaj . Entajpu tradukaĵon kaj forigu la fontotekston. Klavu Enen por konfirmi.

  13. Ripetu la proceduron por ĉiu segmento, ĝis vi tradukos la tutan tekston.

  14. Nun elektu Projekto > Konservu tradukmemoron, poste Projekto > Kompilu tradukon. Poste eblas fermi OmegaT (Projekto > Eliru).

  15. Tradukitaĵo estas en la dosierujo /target.

 

Enhavo

reen: Gravaĵoj

antaŭen: Fasado